Li Tai Po
KANTO DE ĈIU-PU


Tridekmil futojn longa estas blanka har'.
Ĉar same longe la ĉagren' sin trenas,
Ne scias mi: de kie en spegula klar'
Ĉi tiu prujno de aŭtun' devenas.