Sándor Petőfi
KANTO DE HUNDOJ

Fajfegas uragano
Sub peza nigra nub'.
Ĝemeloj de la vintro:
Frapadas neĝ' kaj pluv'.

Sed nin ĝi ne koncernas.
La bona grandsinjor'
En kuirej-angulo
Nin lasas el favor'.

Pri manĝo ni ne zorgas.
Post lia satmanĝad'
La niaj estas ĉiuj
Restaĵoj sur la plad'.

Ja vere, ke kelkfoje
Eksonas vipa plaŭd'.
Doloras plaŭdo, tamen,
Saniĝas hunda haŭt'.

Kaj se kolero pasis
Nin vokas la sinjor'.
Piedojn liajn lekas
Ni kun feliĉa kor'.