Sándor Petőfi
KANTO DE LUPOJ

Fajfegas uragano
Sub peza nigra nub'.
Ĝemeloj de la vintro:
Frapadas neĝ' kaj pluv'.

Ni loĝas en la nuda
Dezerto sen defend'.
Ne ŝirmas tie nin eĉ
Arbeta branĉotend'.

Ekstere la malvarmo,
Interne la malsat',
Du niaj turmentantoj
Nin pelas sen kompat'.

Kaj tie — jen la tria:
Pafil' kun kugloŝut'.
Ruĝiĝas blanka neĝo
Per nia sangogut'.

Ni frostas kaj malsatas,
Hurlante pro l' mizer',
Kun kuglo en la flank' — sed
Ni vivas en liber'.