Sándor Petőfi
KIEL MI NOMU VIN…?

Kiel mi nomu vin,
Se en krepusko de l' revado
La aŭrorstelojn de okuloj viaj
Admire mi rigardas.
Kaj ĉiam, kvazaŭ mi unue vidus
Ĉi tiujn stelojn,
De kiuj ĉiu radiet'
Estas la riveret' de l' amo,
Fluanta maron de animo mia —
Kiei mi nomu vin?

Kiel mi nomu vin,
Se alflugigas vi
Rigardon vian,
Ĉi mildan kolombeton,
Ho, kies ĉiu plum'
Estas olea branĉo de la paco,
Ĉar ĝi pli mola estas ol la silk',
Ol la kuseno de l' lulilo —
Kiel mi nomu vin?

Kiel mi nomu vin,
Se eksonoras via voĉo,
Ĉi voĉo, kiun se ekaŭdus
La sekaj vintraj arboj,
Branĉetojn verdajn ili ĝermus,
Kredante ke
Alvenis jam Printempo.
Savant' ilia, longe atendita,
Ĉar kantas jam la najtingal' —

Kiel mi nomu vin?
Kiel mi nomu vin,
Se tuŝas mian lipon
La flama rubenŝton' de via lip'
Kaj la kisfajro fandas la animojn
Kiel maten' la tagon kaj la nokton,
Kaj malaperas antaŭ mi la mond',
Kaj malaperas antaŭ mi la temp',
Kaj siajn plej misterajn ĉielvoluptojn
Inunde verŝas sur min la Eterno —
Kiel mi nomu vin?

Kiel mi nomu vin,
Patrino de feliĉo mia,
Feofilin' de fantazio
Ĉiel-ataka,
Eĉ plej aŭdacajn miajn rev-esperojn
Ekhontiganta brila realaĵo,
Ho, sola, sed ol mondo pli valora
Trezoro de animo mia,
Edzino mia dolĉa, bela, juna,
Kiel mi nomu vin?