Heinrich Heine
KION VOLAS ĈI SOLA LARMO…

Kion volas ĉi sola larmo?
Ĝi ĝenas per nebul'.
El la malnovaj tempoj
Ĝi restis en mia okul'.

Ĝi havis multbrilajn fratinojn.
Disfluis ili en vent',
Disfluis ili en nokto,
Kun la ĝojo kaj la turment'.

Nebule disfluis ankaŭ
La bluaj steloj mem,
Kiuj mian koron plenridis
Per ĝoj' kaj turmenta prem'

Ve, kiel vanta spiro,
Disfluis mem la am'.
Malnova, sola larmo,
Disfluu vi ankaŭ jam.