Charles Baudelaire
LA ALBATRO

Kelkfoje, por amuzo, ŝipanoj kapt-akiras
Albatrojn, ĉi grandegajn ventbirdojn de la mar',
Kiuj, indiferentaj vojaĝkunuloj, iras
Post ŝip', glitanta tra la amara abismar'!

Kaj kiam ili estas metitaj ŝipoplanke,
Ĉi reĝoj de l' lazuro mallerte kaj kun ĝen'
Flugilojn grandajn, blankajn jen, trenas ambaŭflanke,
Kiel remilojn pezajn, kun kompatinda pen'.

Ĉi vojaĝant' flugila inerte nun hezitas,
Ĵus nura belo, kaj nun malbel' komika jam,
Jen, iu ĝian bekon per kurba pip' incitas,
Alia ĝin, fluginton, imitas dum la lam'.

Similas la poeto al tiu princ' de l' nuboj,
Kiu tempeston ĝuas, kaj ridas je l' pafant',
Kaj kiun tere, sube, ĉe mokrideg' de buboj.
Malhelpas iri ĝiaj flugiloj de gigant'.