Charles Baudelaire
LA BALKONO

Patrin' de l' rememoroj, majstrin' de l' am-majstrinoj,
Plezuro mia tuta, vi, tuta mia dev'!
La ravon de l' vesperoj, de l' kisoj, de l' alklinoj,
La ĉarmon de l' hejmfajro reportas vi en rev',
Patrin' de l' rememoroj, majstrin' de l' am-majstrinoj!

Vesperoj, lumaj per la ard-karba ilumin',
Vesperoj sur balkono, en roz-vual' vapora!
Ho, bona via koro, ho, dolĉa via sin'!
Ni diris ofte vortojn kun senc' eternvalora.
Vesperoj, lumaj per la ard-karba ilumin'.

Ho, kiel belaj sunoj en la vesperoj varmaj!
Profundas nun la spaco! Potencas nun la kor'!
Mi kredis, kliniĝante al vi, Reĝin' de l' Ĉarmaj,
Enspiri la parfumon de via sang-odor'.
Ho, kiel belaj sunoj en la vesperoj varmaj!

Densiĝis nokto kiel envia kaŝkurten',
Pupiloj viaj tamen albrilis, divenataj.
Mi trinkis vian spiron, ho, dolĉo, ho venen'!
Piedoj viaj dormis en miaj manoj frataj.
Densiĝis nokto kiel envia kaŝkurten'.

Mi scias arton: veki minutojn plej feliĉajn.
Jen, mia viv' sur viaj genuoj kaŝas sin,
Ĉar kie serĉi viajn langvorajn belojn riĉajn,
Se ne sur kara korpo, en dolĉa via sin'?
Mi scias arton: veki minutojn plej feliĉajn.

Ĉi ĵuroj, ĉi parfumoj, ĉi kisoj plu sen fin',
Ĉu ili renaskiĝos el akvoturn' senfanda,
Kiel la junaj sunoj ĉiele levas sin
Baninte sin sur fundo de l' ocean' profunda?
Ho ĵuroj, ho parfumoj, ho kisoj plu sen fin'!