Paul Verlaine
LA BLANKA LUNO

Tra l' bosko brilas
La blanka lun',
Voĉetoj trilas
Surbranĉe nun
Sub tend' folia…

Ho, kara mia!

Profund-spegule
Brilas laget',
Jen sur ĝi, lule,
Saliksiluet',
Kaj venta ploro…

Revu, jen horo!

Karese, ĉaste,
Kviet-silent'
Jen, falas vaste
De l' firmament',
Kun brilo stela.

Ho, hor' ĉiela!