John Keats
LA CIKADO KAJ LA GRILO

Neniam mortas poezi' de l' Tero.
Se l' birdoj svenas pro l' ard-suna bril',
Kaj serĉas freŝan ombron, sonas tril'
En ĵusfalĉitaj kampoj tra l' aero:

Cikado. En la pompo de l' somero
Ĝi estras. Ĝi ja ne rezignas pri l'
Amuz'. Kaj lace pro l' ŝerckantoj mil
Ĝi ekripozas plaĉe sub herbero.

Neniam ĉesas Tera poezi'.
Vesperon vintran, kiam frost' glacia
Silenton forĝas, ŝprucas tril-fontet'

Ĉe l' forno: gril'. En varmo pli kaj pli.
Kaj ŝajnas ĝi en rev' duonkonscia
Cikada kant', sur herba kamp-montet'.