Josť Maria de Heredia
LA CYDNUS

Sub la lazur' triumfa, je l' suno flagre brila,
Triremo el arĝento blankigas nigran fluon,
Sur sulkoj postlasante kun incensspir' la bruon
De silksusuro tikla kaj flutosono trila.

Sur antaŭkil' fajrera, apud la ret' angila,
Ekster la baldakeno, por vidi pli, trans pruon
Sin klinas Kleopatra en pompan vesperbluon,
Ŝajnante pred-embuska birdego orflugila.

Jen Tars'. Ŝin militisto atendas, malarmita.
Lagida bruna, streĉas ŝi tra l' aer' ĉarmita
La ambrajn brakojn, rozajn pro la reflekt' purpura.

Ne vidas ŝi, ke post ŝi, por antaŭdir' de sorto,
Deŝiras rozpetalojn sur akvo trist-obskura
La du infanoj diaj: Deziro kaj la Morto.