Alfred Tennyson
LA DEZERTA DOMO

Viv' kaj Penso jam forpasis
Brakoplekte.
Pordon kaj fenestrojn lasis
Malfermitaj, tre neglekte.

Kaj interne nokto nigras,
En fenestroj lum' ne viglas,
Dormas pord', ne bruas ĝi jam,
Kiel ofte ĝi sonis iam!

Pordon, ŝutrojn fermu rigle,
Aŭ ni tra l' fenestroj vidas
Nudan mankon, kiu sidas
En la dom' dezerta nigre.

For! Ĉi tie sin ne levos
Gajo kaj ĝojiga tril'.
Dom' kreiĝis el argil',
Ĝi al ter' refali devos.

For! ĉar Viv' kaj Pens' pereis
El ĉi dom' funebra,
Sed en glora urbo por eknesti,
En urbego fora, kreis
Domon kun mason' nedetruebla.
Ve, ne povis kun ni resti!