Heinrich Heine
LA DUOBLULO

Muta la nokt', la stratoj ne bruas,
Ĉi domon loĝis iam la trezor'.
Tutsame, jen, la dom' situas,
Sed ŝi el la urb' delonge jam for.

Kaj, krom mi, jen, homo rigardas rigide,
Mantorde pro la doloro nun.
Kaj froste tremas mi, lin ekvide,
Mian propran figuron montras la lun'!

Ho, duoblulo, vi pala kunulo,
Pro kio do similas vi
La amon, sub kies torturo
Mi noktojn ĝemis tie ĉi.