Giacomo Leopardi
LA ERMITA PASERO

De sur la supro de l' maljuna turo,
Paser' ermita, iras vi sur kampojn
Kaj, ĝis la tago mortas, jen vi trilas,
Muziko via vagas tra la valo.
Printemp' ĉirkaŭe brilas
En la aer', jubilas tra l' kamparo,
Kortuŝas per la ĉarmo idilia.
La gregoj beas, la bovaroj blekas,
L' aliaj birdoj fluge faras vete
Mil gajajn turnojn en ĉiel' serena,
Por festi ĝojon pri l' sezon' radia.
Rigardas vi, medita, sindetena,
Sen flugo, sen kunulo,
Evitas ŝercojn, ĝojojn vi ne ĉasas,
Vi kantas: tiel pasas
Flortemp' de l' jaro, kaj de vivo via.
      Ve, kiel al ĉi tio
Similas mia vivo! Rid', amuzo,
De la printemp' ĉi dolĉa familio,
Kaj frato de la ĝoj': la amo,
Kiun aĝulo ĝeme resopiras:
Mi ilin ne deziras.
Jes, ĉion ĉi, mi mem ne scias kial,
Rifuĝas mi evite,
Kaj vivas mi ermite
Kaj fremde en naskloko,
Ĝis vivprintempo mia malaperas.
      Ĉi tiun tagon, kiu jam vesperas,
Kutimas festi mia eta urbo.
Jen, sonorilo sonas tra l' lazuro,
Fertuboj tondras kaj de biendomo
Al biendomo eĥas la murmuro.
Kaj sin jam feste vestis
La junularo tuta,
Forlasis domojn, svarmas ĝi surstrate,
Plezuras rigardante, rigardate.
Kaj en soleco muta
Mi iras nun ĉi foran kampo-vojon
Kaj ĉiun gajon, ĝojon
Prokrastas mi por poste; kaj tra l' brila
Aero mi admiras
La sunon, kiu trans la foraj montoj
Post jena tago hela
Falante dronas jam kaj kvazaŭ diras,
Ke same svenos la juneco bela.
      Soleca birdo! Se jam vesperiĝos
La viv' al vi donita de la steloj,
Vi certe ne bedaŭros
Kutimojn viajn; ĉio ĉi ja estas
Ĉe vi natur-devena.
Sed se tra l' abomena
Sojlo de l' maljuneco
Mi devos paŝi jam neeviteble,
Por ĉiu kor' jam mutos ĉi okuloj,
Malplenos jam la mond' por ili, sekvos
Jam ĉiu tag' pli preme kaj funebre:
Ho, kiaj do mi trovos
Ĉi jarojn, ĉi solemon kaj min mem?
Mi pentos, min ne povos
Konsoli, tamen resopiros febre.