Endre Ady
LA GRANDA DIBOĈO

Ter-tablo pretas: manĝu sataj.
Furoru, mond'. Nun liberiĝis
Ĉiuj, gehenoj de l' geheno.
Vole-ne-vole, jen festeno:
Kun korvoj kaj kun vagaj hundoj
Festen' komuna, ligoj frataj.

Jen, sanga vin', kranipokale.
Ĝin trinku, mond', ĝisfunde leku.
Trinku, heroe. Nun, egale,
Egale jam. Nun trakuregu
Sangverdan vojon de l' Frenezo.

Frenez', ne hontu sub vualo.
Ŝiriĝas ligoj, falas ŝnuroj.
Jen la revita Tut-Egalo.
Je l' Tut-Permeso sonu ĵuroj.
Diablon nia haŭt' malpura
Apartenas. Drinki! kaj hura.

Se ni komencis, ni diboĉu.
Egale, ĉu ni vivas, mortas,
Ĉu l' homo timas, aŭ heroas,
Egale, ĉu l' malbono troas,
Aŭ restis io estiminda.

Ja miaj botoj de heroldo
Kotiĝis, sed mi ĝojanoncas.
He, kriu, urbo, hurlu, pordo,
Damniĝu, jen la ĝusta horo,
Se iu fidus je l' aŭroro,
Ne mortu tiu sen damniĝo.

Solviĝis tuta mondteksaĵo.
Ĉu do mi, kriple torporanta,
Plu pendas sur mizera maŝo?
Pasinton zorgi? Zorgo vanta.
Ter-tablo pretas, manĝu sataj
Ĝiskreve ĉe l' diboĉ' giganta.