Rabindranath Tagore
LA ĜARDENISTO KAJ LA REĜINO

                  Servisto:
Indulgu min, serviston, ho reĝin'!
                  Reĝino:
De mia festo venis ĵus la fin'.
Servistoj miaj ĉiuj iris for.
Kion vi volas je malfrua hor'.
                  Servisto:
Se la ceterajn, ĉiujn vi forsendis,
Jen mia temp'. La vicon mi atendis.
Kaj mi demandas: kian servon doni?
Serviston lastan volu do disponi.
                  Reĝino:
Ĉu vi esperas post malfrua veno?
                  Servisto:
Gardisto via esti en ĝardeno.
                  Reĝino:
Ĉu do perdigis tute saĝo via?
                  Servisto:
Jen, mi rezignas pri labor' alia.
Mi glavon, lancon en la polvon ĵetas.
Reĝino! Min ne sendu, mi vin petas,
Al reĝaj kortoj en la malproksimon,
Nek kun armeo sendu min trans limon
Por almilita, glora entrepreno.
Mi estu nur gardisto de l' ĝardeno.
                  Reĝino:
Kaj kio estos tiam viaj devoj?
                  Servisto:
Servisto estos mi de viaj revoj.
Mi flegos la vojeton en ĝardeno,
Iratan de vi dum maten-promeno,
Sur kiu laŭde vin laŭ via ir'
Salutos floroj, svenaj pro l' sopir'.
Per balancil' mi lulos vin laŭvole.
Dum saptaparna branĉ' vin ombros mole,
Kaj arĝentbrilo luna, fruvesperon.
Kisados vian puntan vest-borderon.
Zorgeme verŝos mi vespere ĉiam
Oleon freŝan en lampeton vian,
Kiu ĉe l' lito nokte treme flamos,
Skabelon vian per zorgema mano,
Per sukoj de santalo kaj safrano,
Per desegnaĵoj miraj mi ornamos.
                  Reĝino:
Vi certe volas rekompencojn. Kiajn?
                  Servisto:
En mano teni manojn la graciajn,
Kiuj similas al lotus-burĝonoj,
Ornami ame manartikojn viajn
Per bonodora ĉeno de festonoj,
Per suk' aŝoka pentri ruĝkolora
La haŭton de subtila via plando,
La polvon lavi for per kis' adora
Restintan sur la piedeta rando.
                  Reĝino:
Servisto, plenumiĝu via pet'.
Estu gardisto de la ĝardenet'.