Charles Baudelaire
LA HOMO KAJ LA MARO

Libera homo, estos al vi eterne kara
La mar'. Animon vian ja kvazaŭ en spegulo
Admiras vi en ĝia senfina ondo-rulo,
Via spirit' ne estas profund' malpli amara.

En via spegulbildo vi mergas vin kun ĝuo,
Ĝin brakumante brake, okule; koro via
Sin savas kelkafoje de l' propra voĉo kria
Per tiu nebrideble sovaĝa plendo-bruo.

Vi ambaŭ estas same mallumaj kaj kaŝemaj.
Hom'! Kiu sondis fundon de la abism' anima!
Mar'! Kiu povas scii pri via riĉ' intima!
Tiel ĵaluze gardas vi pri l' sekretoj memaj.

Kaj tamen, dum centjaroj sennombraj, vi per batoj
Kruelaj interluktas kun senkompata forto.
Tiel amataj estas de vi la murd' kaj morto,
Eternaj batalantoj, vi, senindulgaj fratoj!