Sankta Francisko de Assisi
LA KANTIKO DE L' SUNO

Ho, plejalta, ĉiopova, bona Sinjoro,
Sole via estas ĉiu laŭdo, beno, glor', honoro,
Sole al vi mem, Plejalta, vi similas,
Kaj neniu homo indas eĉ mencii vian nomon.

Laŭdatu, ho Sinjoro; kun ĉiu kreitaĵo via
Kaj speciale majstro frato Suno,
Ĉar estas ĝi tre bela kaj radia,
Kaj tagon kreas kaj trabrilas ĝin per granda lumo,
Kaj estas la simbol' de via majesteco dia.

Laŭdatu, ho Sinjoro, per franjo Lun' kaj ĉiu stelo,
Kiujn vi formis tiel karaj, brilegaj, belaj sur ĉielo.

Laŭdatu, ho Sinjoro, per frato vento,
Per aero, ĉia vetero, nubo, hela firmamento,
Per kiuj vivon donas vi al ĉiu kreita gento.

Laŭdatu, ho Sinjoro, per akvo: franjo bona,
Humila, ĉasta, pura, kara, utila, servo-dona.

Laŭdatu, ho Sinjoro, per frato fajro,
Kiun Vi faris nokte lumo-porta,
Kaj estas ĝi bela kaj ludema kaj potenca kaj forta.

Laŭdatu, ho Sinjoro, per nia franjo Terpatrino,
Kiu nin nutras kaj guvernas,
Kaj antaŭ nin diversajn fruktojn, kolorajn florojn, herbojn sternas.

Laŭdatu, ho Sinjoro, per tiuj, kiuj pro via am' pardonos,
Kaj malsanojn kaj ofendojn suferos,
Beataj, kiuj pace ilin toleros,
Ĉar ilin, ho Plejalta, vi poreterne kronos.

Laŭdatu, ho Sinjoro, per nia fratin': la korpa Morto,
Kiun neniu viva homo ja eviti povas,
Ve al tiuj, kiujn morto en mortaj kulpoj trafos,
Beataj, kiuj en via sankta vol' ripozon trovas,
Ĉar ili sin de l' dua morto savos.

Laŭdu kaj benu la Sinjoron kaj danku Lin jubile,
Kaj servu al Li ĉiam plej humile.