Sándor Petőfi
LA LEONO MALLIBERA

Anstataŭ la senlima imperi'
Donita estas eta kaĝ' al li.

Jen, en malvasta krada kaĝo. fera,
Reĝ' de l' dezerto: la leon' fiera.

Ho, lasu stari lin trankvile tie.
Lin tedi estus ja sakrilegie.

Se la libero estas forrabita,
Almenaŭ restu pri ĝi rev' medita.

Se jam la arbon li ne povas tuŝi,
Do lasu lin en ĝia ombro kuŝi.

Jen, li rigide kaj majeste staras,
Eĉ nun lin kia digno ĉirkaŭbaras'.

Libero, ĉio estis forprenita,
Sed la rigardo restis fierspita.

Li staras firme, kvazaŭ piramido pinta,
Lin per malhelaj ŝtonoj ofte rigardinta.

Zigzagaj liaj pensoj tie vagas,
Al naskotero li sin reimagas,

Kies dezertojn li kun hurlo brua
Tramuĝis, vete kun samum' detrua.

Ho, bela tempo! Ho, belega tero!
Sed jen, gardisto haltas ĉe l' karcero.

Kaj flugas for la rev' el lia kapo,
Ĉi homo batas ĝin per vergofrapo.

Lin, lin ordonas verg', kaj tiaj buboj!
Ho, Dio de la Dioj super nuboj!

Ĉu l' altan frunton tiel li mallevas,
Ĉu tian honton li toleri devas?!

Kaj la sensenta, gapa fipopolo
Jen, eĉ ridegas je ĉi malhonoro.

Kanajloj, kiel havas vi kuraĝon!
Se li disrompos eble sian kaĝon.

Tiel dismembros li vin en kolero,
Ke eĉ anim' ne restos por infero.