Mihály Vörösmarty
LA MALJUNA CIGANO

Hej, cigan', vi trinkis pagon, ludu!
Krurpendado vana havu finon!
Kial zorgi apud pan' kaj akvo,
En rigidan vazon verŝu vinon.
Viv' ĉi monda ĉiam tia estis:
Jen ĝi frostis, jen ĝi flame festis.
Ludu, eble baldaŭ mutos ton',
L' arĉ' taŭzita iĝos jam baston'.
Vin' en glaso kaj ĉagren' en koro.
Ludu do, ne ĝenu vin doloro.

Akvoturne via sang' ekbolu,
Tremu via cerb' en la kranio,
Kometflame brulu la okuloj,
Sonu kordoj, kvazaŭ ventokrio,
Krude, kiel hajlobat' subita:
Gren' do l' homoj estas detruita"
Ludu, eble baldaŭ mutos ton',
L' arĉ' taŭzita iĝos jam baston'.
Vin' en glaso kaj ĉagren' en koro.
Ludu do, ne ĝenu vin doloro.

Lernu kanton de l' tempesto muĝa,
Kiu veas, ĝemas, hurle bruas,
Viv-sufokas, murdas beston, homon,
Arbojn, ŝipojn ŝiras kaj detruas.
Jen, militas granda mondo nia,
En Sanktlando tremas tombo Dia.
Ludu, eble baldaŭ mutos ton',
L' arĉ' taŭzita iĝos jam baston'.
Vin' en glaso kaj ĉagren' en koro.
Ludu do, ne ĝenu vin doloro.

Kiu ĝemas surde, sufokvoĉe,
Hurlas en ĉi kur' sovaĝkolera,
Frapas pugne sur la firmamento,
Ploras, kiel muelil' infera?
Mens' freneza? Anĝelfal'? Korkrevoj?
Trup' venkita, aŭ ĥimeraj revoj?
Ludu, eble baldaŭ mutos ton',
L' arĉ' taŭzita iĝos jam baston'.
Vin' en glaso kaj ĉagren' en koro.
Luda do, ne ĝenu vin doloro.

En dezerto kvazaŭ ni reaŭdus
Ribelanton kun sovaĝaj vortoj,
Bastonfrapon de l' fratmortiganto,
Tomboplendon de l' unuaj orfoj,
Flugilmuĝon de l' vultur' ve-porta,
Prometeon sub tortur' senmorta.
Ludu, eble baldaŭ mutos ton',
L' arĉ' taŭzita iĝos jam baston'.
Vin' en glaso kaj ĉagren' en koro.
Ludu do, ne ĝenu vin doloro.

Stelo blinda, ĉi mizera tero
Turnu sin en sia suk' amara,
Kaj de krimoj, malpuraĵ', ĥimeroj
Ĝi puriĝu en tempest' barbara.
La arkeo venu sur la ondo:
Bark' de Noah, kun la nova mondo.
Ludu, eble baldaŭ mutos ton',
L' arĉ' taŭzita iĝos jam baston'.
Vin' en glaso kaj ĉagren' en koro.
Ludu do, ne ĝenu vin doloro.

Ludu! Tamen, ne! Ripozu kordoj!
Estos iam fest' en mondovaloj,
Se laciĝis la tempest-kolero,
La kverel' elsangis en bataloj,
Tiam sonu ardaj melodioj,
Entuziasme, por plezur' de dioj,
Arĉon tiam kaptu via man',
Sereniĝu nuba frunt', cigan'!
De ĝojvino plenu via kono,
Ludu, vin ne ĝenu monddoloro!