Endre Ady
LA MORTO DE LA ĈIELARKO

Neniam ĉielark' pli brila
Ĉielon ringe ĉirkaŭprenis,
Neniam tiel vasta ark',
Tiel brakuma, sankta ring',
Sed jen, vespero venis.

Rigardi, gapi jam enuis
Kampuloj, birdoj, brut' kampara,
Okuloj, pugnoj hontis jam,
Ke jen, moliĝis ili nun
Pro nura ĉielark' vulgara.

La Sun' maljuna dum subiro
Okulis moke je l' spektaklo.
Ĝin plaĉis ja, ke vekas nun
Sur tiu sobra, sterka kamp'
Admiron ĉi kolor-miraklo.

La ĉielark' ankoraŭ brilis,
Ĝi eĉ beliĝis dum ekpalo.
Rigardis plore al la kamp'.
Kolorojn ĝiajn sanktajn nun
Ensorbis fine nubvualo.

La Sun' maljuna ride dronis,
Ekspiris malpeziĝe ĉio.
Ne estas por la ŝvita kamp'
Tia majesta, sankta kaj
Freneza ĉiel-komedio.