Alfred de Musset
LA POETO


Ĉiun memoron ĉasi, la penson fikse ĉeni;
Sur bela akso ora ĝin balancante teni
Malcerta, malkvieta; senmova spite tion;
Kaj eternigi eble momentan iluzion;
La veron, belon ami kun serĉ' de harmonio,
En sia kor' aŭskulti la eĥon de genio,
Kaj kanti, ridi, plori, sencele, laŭ hazardo,
El rido, vorto, ĝemo, sopiro kaj rigardo
Fari valoran verkon, plenan de tim' kaj: ĉarmo,
Fari perlon el larmo:
Ĉi sube de l' poeto jen estas la pasio,
Jen liaj hav' kaj vivo, jen lia ambicio.