Mihail Jurjeviĉ Lermontov
LA PROFETO

De kiam al mi la Juĝist' Eterna
Donacis la profetan povoscion,
Mi legas, kvazaŭ en volum' malferma,
En hom-okuloj pekon kaj malpion.

Doktrinojn purajn arde mi trumpetis
Pri l' homaramo kaj pri l' alta Vero,
Sed ĉiuj proksimuloj min surĵetis
Per ŝtonoj, furioze de kolero.

Kaj cindron ŝutis mi al mia verto,
La urbojn lasis for per kuraj paŝoj,
Mi malriĉege vivas en dezerto,
Min, kiel birdojn, nutras di-donaĵoj.

Laŭ la ordono sankta de l' Ĉieloj
Obeas min estaĵoj teraj tie,
Amike priaŭskultas min la steloj
Ludantaj supre gaje, helradie.

Sed kiam, senrimarke al okuloj,
Urbstratojn bruajn mi trairi volas,
Min montras egoistaj maljunuloj
Mokante al infanoj, kaj parolas:

Atentu! Jen por vi ekzemplo bona!
Ne vivis li kun ni en harmonio,
Asertis li, stultulo fanfarona.
Ke ja el lia buŝ' parolas Dio.

Infanoj karaj, lin rigardu bone!
Jen, kiel pala, trista kaj malsata!
Malgrasan korpon kovras li ĉifone,
De ĉiuj decaj homoj malŝatata!