Johann Wolfgang Goethe
LA RATKAPTISTO

Jen mi, konata vagkantisto
Kaj multvojaĝa ratkaptisto.
Ĉi tiu urb' de granda fam'
Min bezonegas nepre jam.
Kiom ajn ratoj en la keloj,
Kaj estu krome eĉ musteloj:
Purigos ja la urbon mi,
Min devos sekvi ĉiuj ĉi.

Estas la gaja vagkantisto
Kelkfoje eĉ infankaptisto.
Eĉ plej sovaĝan dresas li
Per orfabela melodi'.
Kaj kiel ajn la knabo spitas,
Knabino kiel ajn hezitas,
La kordsonor' de mia lir'
Devigos ĉiujn je postir'.

Estas la lerta vagkantisto
Okaze eĉ knabinkaptisto,
Neniam lasis urbon for
Sen rabo de virina kor'.
Kaj eĉ knabino la plej kruda,
Kaj eĉ virino la plej pruda,
Per sorĉaj kordoj, kanta rav',
Fariĝos mia ama sklav'.