Johann Wolfgang Goethe
LA REĜO EN THULE

En Thule reĝo tronis,
Fidela ĝis la fin'.
Mortante al li donis
Orpokalon amatin'.

Pli karan li ne havis,
Dum ĉiu festregal'
L' okulojn larmoj lavis
Post eltrinko de l' pokal'.

Kaj kiam li rekonis,
Ke venas vivo-fin',
Kastelojn li disdonis,
Kaj ĉion, sed ne ĝin.

Kaj estis reĝa festo
Kun kavalira ar'
En alta, praa nesto:
En la fortikaĵ' ĉe l' mar'.

La reĝ' ekstaris, trinkis
Li laste, ĝis la fund',
Drinkul' maljuna, svingis
La pokalon al profund'.

Li fali, fali vidis
Kaj droni ĝin en la flu'.
L' okuloj ekrigidis.
Li neniam trinkis plu.