Giacomo Leopardi
LA SABATO DE L' VILAĜO

La junulino el la kampoj venas
Je la subir' de l' suno
Kun herbofasko; en la man' ŝi tenas
Bukedon el rozetoj kaj violoj,
Per kiuj, laŭ la moroj,
Ŝi morgaŭ, je l' festtago,
Ornamos sin ĉebruste kaj surhare.
Sidadas surŝtupare
Maljunulin', kun najbarinoj, ŝpine,
Kontraŭe de l' subir' de l' tago kura.
Rakontas ŝi pri siaj bonaj tempoj,
Kiam ŝi sin por festa tag' ornamis,
Kaj sana, facilkrura,
Vespere dancis kun kunuloj siaj:
Kunuloj en la aĝo plej plezura.
L' aer' jam iĝas bruna,
Rebluas la ĉielo, ombroj falas
De montoj kaj tegmentoj
Ĉe l' ĵusveninta blanka lumo luna.
Kaj sonoril' anoncas
La feston alvenontan;
Ĉe tiu son' la koron
Jen, kvazaŭ lulas paco.
Kaj grup' de knaboj krie
Saltadas sur la placo,
De tie ĉi al tie,
Kun gaja bruo, ĝoje.
Dum iras al la sobra tablo hejmen
Pioĉisto kaj dumvoje
Fajfante pensas je l' ripoza tago.
      Post kiam ĉesis ĉiu lumo doma,
Kaj ĉia bruo kroma,
Jen, sonas sego kaj martelsonoro:
La lignaĵisto viglas
En la butik' fermita, ĉe lampeto,
Rapidas en laboro,
Por ĝin pretigi ankaŭ la aŭroro.
      El la sep tagoj jen la plej feliĉa:
Ĝojplena, esper-riĉa.
Jam morgaŭ ted', ĉagrenoj
Alvenos kun la horoj; ĉiu turnos
La pensojn ree al kutimaj penoj.
      Ludema knabo! Via
Floranta aĝo nuna
Similas tian tagon ĝojoplenan,
Kaj klaran kaj serenan,
Post si kun via vivofesto suna.
Ho, ĝuu ĝin, knabeto! Brilas rave
Ĉi stato gaja, ĉi sezon' radia.
Pli mi ne diras; sed se festo via
Malfruos: tio vin ne tuŝu grave.