Giacomo Leopardi
LA SENFINO

Mi ĉiam amis ĉi solecan monton,
Kaj ĉi barilon, kiu tiel larĝe
La horizonton fermas de l' rigardo.
Sed dum mi sidas kaj rigardas, transe
Senlimajn spacojn kaj transtere grandan
Silenton kaj kvieton profundegan
Imagas mi kaj mia koro preskaŭ
Ekfrostotremas. Kaj dum muĝas vento
Tra l' branĉoj, mi komparas ĝian voĉon
Al ĉi silent' senlima kaj ekpensas
Pri la Eterno, pri l' epokoj mortaj
Kaj pri la nuna, viva, laŭta. Dronas
Mia animo en ĉi senlimeco
Kaj estas dolĉe en ĉi mar' ŝiprompi.