Johann Wolfgang Goethe
LA SORĈLERNANTO

La sorĉmajstro aĝa fine
Iris for el hejmo sia!
La spiritojn nun rutine
Regos mi per vort' magia.
Lernis mi la vortojn.
Artojn de la Sci',
Nun per spiritfortoj
Mem miraklos mi.

Iru, venu,
Plue, plue.
Ke dikflue
Kaj laŭcele
Akvoj fluu, kaj ke plenu
La banujo abundŝvele!

Balail' maljuna, venu!
Vestu vin, jen la ĉifonoj!
Longe servis vi, nun penu
Min obei, laŭ ordonoj!
Kapo kresku sure,
Sube kruroj du,
Kun sitelo kure
Marŝu al la flu'!

Iru, venu,
Plue, plue,
Ke dikflue
Kaj laŭcele
Akvoj fluu, kaj ke plenu
La banujo abundŝvele!

Jen, al bord' ĝi kuras salte!
La river' jam atingita!
Venas ĝi kaj plu senhalte
Kuras post la verŝ' subita!
Duan fojon venas!
Ŝvelas la banuj'!
Hu, la vazoj plenas,
Eĉ tro plenos tuj.

Ĉesu kuro!
Superflua
Estas plua
Akvoporto!
Ha, sed kio?! Ve, teruro!
Mi forgesis ja pri l' Vorto!

Ho, pri l' vorto sorĉopova:
Ke ĝi estu kiel iam.
Jen ĝi ree! Ke l' malnova
Balailo estus vi jam!
Sed ĝi portas plue,
Verŝas ĝi sen fin'!
Ve, cent fluoj brue
Ĵetas sin sur min.

Tion ĉi mi
Ne eltenos,
Mi ĝin ĉenos!
Ve, perfido!
Mi komencas treme timi!
Kiaj vangoj. kia rido!

Ido de l' infera gento!
Dronu do la dom' sufoke?
Super sojloj, jen, torento
Jam kuregas ĉiuloke!
Balail', fripono!
Surda por la pet'!
Nulo krom bastono!
Estu jam kviet'!

Ĉu eĉ spite
Ĝi ne haltos?
Mi alsaltos.
Ĝin atakos!
Aĉa ligno, vin subite
En du partojn mi dishakos!

Jen ĝi venas, ree portas!
Hu, mi ĵetas min atake!
He, koboldo, nun vi mortas!
L' akra klingo trafas krake!
Ha, bonega trafo!
Tranĉis ĝi en mez'!
Ho, esper' de l' savo!
Spiras mi sen pez'!

Ve, terure!
Ambaŭ partoj
Post eksaltoj
Servi pretas,
Kaj jam kuras rapidkrure.
Altpotencoj! Vin mi petas!

Kia kuro! Per malseko
Ŝtupoj dronas, ĉambroj plenas!
Abomena inundego!
Helpon, Majstro! Jen li venas
Estro! Eksufokis
Min danĝero, ve!
Mi spiritojn vokis,
Kiel peli re!?

Balailo!
Al angulo!
Ĉio: nulo!
Spirit-fortoj!
Vin alvoku por utilo
Nur la Majstro per sorĉvortoj!