Mihail Eminescu
LA STELO

Ho, longa estas voj', de ni
Ĝis tiu stelobrilo,
Ĝis nin atingas la radi',
Forpasas jaromilo.

Jam eble en senfina Blu'
Delonge mortis brulo,
Sed la radio tamen plu
Briladas al okulo.

Pri l' morta stelo la radi'
Ankoraŭ plu atestas.
Ĝi estis, ne al brilis ĝi,
Vidata, ĝi ne estas.

Sopiro same. Se ĝi jam
En nokt' forbrulis tute,
La lum' de l' estingita am'
Plu sekvas nin salute.