Walter von der Vogelweide
LA TRI AĴOJ

Sur ŝton' mi ripozetis,
La krurojn kruce metis,
Kubuton lokis en la sin',
Sur mia man' apogis sin
Unu vango kaj mentono.
Meditis mi, dum drono
En timo, pri la viv' kaj mond'.
Sed ve, ne venis ja respond':
Tri aĵojn kiel havi,
Por ĉiujn tri elsavi.
Honest' kaj Riĉ': jen du el Tri,
Batalas ofte inter si.
La tria: plaĉi al Dio,
Plej grava el la Trio.
Ho, ilin havi en unu ŝrank'!
Sed estas ve, eteraa mank':
Loĝi en sama koro
Honesto, Di-adoro
Kaj monda Riĉ' ne povas ja,
Malhelpojn ĉie trovas ja.
Perfido retojn metas,
Perforto ĉion tretas,
Mort-vundaj estas Pac' kaj Ver'.
La Tri ne havos ŝirmon, dum
Ĉi Du malsanas sur la ter'.