Nikolaus Lenau
LA TRI INDIANOJ

Furioza uragan' hurlanta
Splitas trunkon eĉ de kverk' giganta,
Superkrias Niagaran bruon,
Per flamvergoj ĝi la ondojn skurĝas.
Por rapido furioza urĝas,
En abismon pelas ŝaŭman fluon.

Borde staras indiana trio,
Aŭskultante pri la ondo-krio,
Pri l' arbaraj ĝemoj agoniaj,
L' unu: maljunul' kun grizaj haroj.
Rekta, kvazaŭ spite al la jaroj,
Dua, tria: fortaj filoj liaj.

La rigardo de l' grizulo migras
Nun de fil' al filo kaj pli nigras
Ol la nuboj sur ĉiel' funebra,
Kaj ĝi fulmojn pli sovaĝajn sendas
Ol la tondro, kiu nubojn fendas.
Krias li kun kor' ribele febra:

»Damnon al la Blankaj! Al ondruloj.
Kiujn ili uzis, almozuloj,
Algrimpintaj niajn bordojn trompe!
Al la vent' favora dum ŝipvenoj!
Sur la rifojn falu cent malbenoj,
Kiuj ne detruis ilin rompe!

Ŝip' post ŝipo, kvazaŭ venensage
Flugas mare, trafas tagposttage
Niajn bordojn por pereon porti,
Jam nenio restis pro l' rabgento
Krom, en koro, mortmalama sento,
Venu, filoj, ni preferu morti!

Finis li kaj barkon per ŝnurtranĉo
Liberigas li de salikbranĉo,
Ili remas al la mez' de l' fluo,
Nun, remilojn ĵetas el boato
Kaj brakplekte, patro, frat' kaj frato
Mortokanton kantas tra l' ondbruo.

Tondroj krakas akre, bat' post bato,
Fulmoj flagras ĉirkaŭ l' mortboato,
Ĉirkaŭflugas mevoj kun ĝojvokoj,
Kaj la viroj, kante, firmdecide
Al falego flugas sagrapide,
En abismon falas de la rokoj.