Konstruoj blankaj fore en krepuskbluo dronas, Kaj fremdas mi al ĉio, al ĉiu templo, dom'. Malbonojn mi forgesis, plezurojn plu ne konas, Sed kara al mi ĉio, eĉ lasta la atom'. Sed la objektoj mutas, neniam min konfidis Pri sia dua senco, mistera kaŝ-vizaĝ'. Mi okulstreĉis kaj nur ŝlositajn pordojn vidis, La fortikaĵon rompis nek psalmoj, nek kuraĝ'. Tutpova magiisto, rebril' fatamorgana De l' noktomez' — mi iras: profet' de stelofaloj. Miraĝojn lumajn vekas mi en la kor' malsana. Sed ofte haltas mi sur fora tomb' matene, El ĉiuj — plej malriĉa. Kaj pie el petaloj De mia roz' unua kolektas mi ĉagrene. |