Adam Mickiewicz
MARA SILENTO

Apenaŭ tuŝas vento ŝipflagon karesblove,
Klar-brila akvo spiras mildbruste kaj trankvile,
Kiel la fianĉino feliĉa, ĝi, simile,
Vekiĝas por ĝemspiri, eldormas tuj denove.

Kiel standardo laca post la batal', senmove
Sur nuda masto dormas la vel'; la ŝip' facile.
Kaj kvazaŭ ĉenfiksite balancas sin lulile.
Ŝipan' ripozas, ridas la pasaĝer' gajbrove.

Ho maro! Inter viaj estaĵoj gajaj estas
Polipo, kiu dormas surfunde, se tempestas,
Sed dum silent' sin movas, viktimojn ĉirkaŭbrakas.

Ho pens'! En vi la hidro de la memoroj nestas.
Ĝi dormas, dum missorto, pasiaj fulmoj hakas,
Sed se la kor' trankvilas, ĝi unge ĝin atakas.