Birdoj vespere tra l' Parko en ĥoro Vokis: Maud, Maud, Maud, Vokis kun ploro. Kie Maud'? Ja kun mi! Kun mi, boskvoje! Ŝiris liliojn kaj Plektis ŝi ĝoje. Birdoj en branĉoj ŝin Vokis kun krioj: Kie Maud? Jen, jen, jen, Inter lilioj! Kisis mi, lasis ŝi. Vang' infanpura, Nur deksesjara, sed Svelta, altstatura. Krius fiere mi Pro l' ĝojo ŝvela: Mia la kor' de Maud! Graco ĉiela! Iris ŝi freŝe kun Paŝo balanca, Herboj freŝiĝis post Ir' facildanca. Birdoj en parko ja Plore vokadis: Kie Maud, Maud, Maud, Iu pri ŝi svatis. Henas ĉevalo kaj Gratas ĉe l' pordo, Ne vin elektis ŝi, Iru for, lordo! |