Charles Baudelaire
MOESTA ET ERRABUNDA

Diru, ĉu via koro ne tiras for, Agata,
El la nigranta maro de l' urb' malpura vin
Al mar' alia, blua, de briloj radiata,
Profunda, klara, kiel la ĉasto de virgin'?
Diru, ĉu vin la koro ne tiras for, Agata?

La mar', la vasta maro konsolu nin en pen'!
Kiu demono donis al raŭka kantistino
Akompanata de la muĝanta vent-orgen'
Ĉi dolĉmajestan rolon de milda vartistino?
La mar', la vasta maro konsolu nin, en pen'!

Ho portu min, vagono, flugigu, vel' fregata!
For, for! Ĉi tie estas la kot' el nia plor'!
Ĉu ne? Vin ofte urĝas la larma kor', Agata
For de l' konsciencmordoj, de krimoj, de dolor',
Forportu min, vagono, flugigu, vel' fregata!

Parfuma paradizo! Ho, kiel fore jam!
Kun nuraj am' kaj ĝojo sub la ĉiel' lazura!
En kiu indas ĉio amata je la am',
En kiu dronas koro en la volupto pura!
Parfuma paradizo! Ho, kiel fore jam!

Ĉar verda paradizo de l' amoj knabnaivaj,
Pelludoj, kantoj, kisoj, bukedoj, kompliment'.
La vibraj violonoj post montoj moldeklivaj,
Kun kruĉ' da vin', en bosko, dum la vespersilent',
Ĉar verda paradizo de l' amoj knabnaivaj,

La paradiz' senkulpa, pasema idili',
Ĉu ne pli fore estas, ol hinda, ĉina tero?
Ĉu eblas ĝin revoki per lamentanta kri',
Ĉu povas voĉ' arĝenta ĝin veki por apero?
Ho, paradiz' senkulpa, pasema idili'!