Mokaj epigramoj


LUKIANOS

Ho, Nikilla, ke vi kolorigus la harojn? Mensogo!
Ilin ja en la butik' nigraj aĉetis vi jam.

LUKILLIOS

La pentrist' Eutychos generis dudekon da filoj.
Sed similecon eĉ en filoj ne kreis ja li.

LUKILLIOS

Manĝas vi rapidege, sed kankre vi kuras al celo.
Manĝu do per la pied', kuru do per via buŝ'.

LUKIANOS

La stultul' pro la puloj suferis. Estingas la lampon,
Poste li diras: Jen, min vi ne vidos plu min.

PALLADAS

Ĉiu virin' amaregas. Du horojn ŝi donas nur dolĉajn:
Tiun en nokto de nupt', tiun en tago de mort'.

ANONIMA

Vir', kiu estis jam edz' kaj serĉas edzinon denove,
Estas ŝiprompul', ree iranta al mar'.