Endre Ady
NEĜMONTOJ KAJ RIVIERO

Neĝbuklojn niajn glaciĉapaj
Uraganidoj taŭzas bube.
Printempo sub ni ridas. Palmoj,
Alooj, kaktoj floras sube.

En Alpoj estas ni la Limoj.
Nin ventfriponoj moke vipas,
Kaj sube sanktan brilon Suno,
Frenezan bluon Mar' disipas.

Fierturmente ni la kapojn
En la ĉielojn frostajn boras.
Dum ĉe l' piedoj dand-sinjoroj,
Parfumaj damoj rid-sonoras.

Ni ŝirmas ilin, ni, la Limoj.
Ĉi grandaj korpoj frost-rigidaj,
Gardante, ke por ili estu
Printempaj horoj feliĉ-ridaj.

Ho, mortus, se ni falus foje,
Tiu printemp' de l' bordo ora.
Ho, mortus palmo, kaj rideto
Sur delikata lip' sinjora.

Ekzemplon se ni montrus, grandan,
Teruran foje, tondrokrie:
Montkamaradoj, kio estus,
Se ni vizitus foje tie.