Pierre de Ronsard
NI VIDU, KARA, ĈU LA ROZO…

Ni vidu, kara, ĉu la rozo,
Malferminta post nokt-ripozo
La robon al la sunradi',
Eĉ nun, vespere, havas brilan
Purpuran robon kaj similan
Koloron, kian vange vi?

Ho ve, amata, ĝi ekpalis.
Post temp' mallonga, jen, defalis
Belaĵoj ĝiaj al la ter'.
Ho ve, Naturo kruelkora!
Do ne plu daŭras vivo flora,
Ol de mateno ĝis vesper'!

Amata, kredu al la saĝo:
Dum freŝe floras via aĝo
En sia brila, juna nov',
Ho, ĝuu ĉiun junan horon:
Alspiros vin, kiel ĉi floron,
Maljuno, per velkiga blov'.