Stilian Ĉilingirov
NI

Jen ni: tagoj nevivitaj,
Kaj eterna vivekzist'.
Ekkantitaj kantoj mitaj,
Kaj la voj' kaj la gvidist'.

En ni krucas sin mizero
Kun Futur' sub hela sun',
Kaŝe, sub ĥaos', mistero
Estas ni. Kaj nokt'. Kaj lum'.

Kaj ne estingebla flamo,
Frost' eterna kaj glaci',
Sankta amo kaj malamo,
Estas ni senmorta kri'.

Kaj komenc' kaj fin' ni estas,
Mort', Eterno estas ni,
Ĉiel', infero en ni nestas,
Vera voj' kaj tromp-devi'.

Kaj ni estas ĝoj' kaj belo,
Kaj mizer' kaj laŭta ve',
Pomp' de l' juna fortoŝvelo,
Leĝo de la Dia kre'.

Jen en ni, sen fin', sen baroj
La kaprica mond-torent',
En ni: vivo de miljaroj,
Kaj ni estas — nur moment'