Sándor Petőfi
NUBO KAJ STELO


Kiam Dio kreis la virhomon.
Lia frunt' kovriĝis de malhel'.
Mi ne scias, kial… Ĉi malhelo
Iĝis nubo, tondro de ĉiel'.

Kiam Dio kreis la virinon,
Li ekploris, ploris pro la ĝoj'.
Eĉ nun oni vidas ties gutojn:
Belajn stelojn sur la laktovoj'.