Adam Mickiewicz
ODO AL LA JUNECO

Sen kor', sen spirit' — jen skeleto-homoj!
Junec'! al mi donu flugilojn
Ekfluigi super senvivajn mondvalojn,
Al paradiza sfer' de revoj, kie
Miraklojn kreas entuziasmo die,
De l' novaĵo ekskuas florpetalojn,
Kaj per espero kovras orajn imagbrilojn.

Kiun la maljuno ombras,
Tiu, kun klin' de sulka frunto sia
Rigardu mondhorizonton tia,
Kia ĝin al li laca vido montras.

Juneco! Ekflugu sen baro!
Kaj supre, ŝvebe, sunrigarde,
Ĝisfunde penetru arde
La amasojn de la homaro!

Rigardu suben! Sub eterna nebulrivero
Regiono dronas en marĉ' de apatio:
                              Jen la Tero!
Rigardu! Sur putra akvonivelo
Ia amfibio naĝas en ŝelo:
Sia propra ŝip', velanto, direktil' kaj ĉio,
Kaj rabante pli etan amfibion ĉase
Jen sin levas, jen al profund' sin movas,
Nek ĝi al ond', nek ond' al ĝi gluiĝi povas,
Kaj nun sur rok' vezike ĝi krevas, memfrakase,
Pri ĝia viv' neniu sciis, neniu pri l' morto:
                              Jen egoista sorto.

Juneco, al vi dolĉas vivnektaro
Nur se vi ĝin dividas kun aliaj.
Ravas la korojn ĝojoj diaj,
Se ilin ligas ora fadenaro!

Kune, amikaro juna!
Feliĉo komuna, jen celo komuna,
Fortaj per unio, saĝaj per fervoro,
Kune, amikaro juna!
Feliĉa, kiu mortas vetbatale,
Kaj al kastel' de l' gloro
Per propra korpo donas ŝtupon fale.
Kune, amikaro juna!…
La vojo ja krutu, glitglatu,
Perfort' kaj malfort' eniron ja fermu:
Perforton perfort' rebatu,
Kaj venki malforton fruaĝe ni lernu.
Kiu hakis hidrokapon, kiel infano,
Tiu junule venkos ja Kentaŭrojn,
Viktimojn elŝiregos de l' Satano,
Ĉielen iros por konkeri laŭrojn!

Penetru, kien vid' ne trafas,
Rompu, kion ne rompis mens-atakoj!
Juneco! vi aglan flugon havas,
Kaj kiel fulmo estas viaj brakoj!

Hej, ŝultron al ŝultro! Ĉenon plektu,
Zone terglobon per ĝi kunligu,
Pensojn al unu fokus' koncentrigu,
Animojn al unu fokus' kolektu!
Terbulo! Antaŭen! Krevu! mond-trabaroj!
Sur novajn vojojn ni puŝos vin nune,
Ĝis vi deskuinte ŝiman kruston june
Memoros pri viaj verdaj jaroj!

Kaj kiel en nokta ĥaosimperio
Taŭzita de l' elementkvereloj,
Per sola potenca »ekestu« de Dio
Ekstaris firm-akse la mondo,
Muĝis ventoj, fluis ondo,
Lumis ĉiele la steloj,
Tiel homaron nun surda nokt' regadas,
L' elementoj de l' volo luktas pene,
Sed jen ekflamas amfajro dia,
La mondo de l' spirit' el la ĥaos' elvadas,
Juneco koncipos ĝin en sino sia,
Kaj amikeco ĝin kroĉos eternĉene!

Sensenta glacio de tero
Kaj lum-sufokaj antaŭjuĝoj krevas,
Saluton! aŭroro de l' Libero!
Post vi la suno de la Sav' sin levas!