Percy Bysshe Shelley
ODO AL LA OKCIDENTA VENTO

Sovaĝa vento! aŭtunspiro muĝa!
Vi mortajn branĉojn pelas, nevidebla,
Kaj kiel magon fantomar' rifuĝa,

Vin fuĝas flava, ruĝa, ftizofebra,
Pestinfektita trup'. Ho vento! Ĉare
Portanta al la vintra lit' funebra

Flugilajn semojn, ke, kiel tombare
La korpoj, ili kuŝu froste, svene,
Ĝis via printemp-fratinet' fanfare

Alarmos dorman teron, ŝutos bene,
(Paŝtante burĝongregojn sub la Blu')
Odorojn, nuancojn monte kaj ebene,

Spirit' sovaĝa, ĉie-mova bru'!
Detrua, garda! Aŭdu! aŭdu plu!

En kies flu' dum la ĉiel' sin rulas,
Disfalaj nuboj: foliaro fala
De l' branĉoj de Ĉiel' kaj Mar' sin lulas

Pluvo kaj fulm-anĝeloj: kaj sur pala
Blua surfac' de via voj' facila,
Kiel la disaj haroj de fatala

Menad' sovaĝa jam de la malbrila
Rand' horizonta ĝis zenit' sin trenas
La bukloj de l' proksima ŝtorm'. Vi pri la

Mortanta jar' plendkantas, kiun tenas
La nokto: vasta kripto, kies sin'
De aglomeraj vaporfortoj plenas,

Tra kies muroj rompe ĵetas sin
La pluvo, fulmo, hajlo. Aŭda min!

Vi, kiu el la dorm' somera skuas
La Mezan Maron, kiu en la lulo
De la kristalaj ondoj kuŝe bluas

En Baja golfo, ĉe pumik-insulo,
Kaj sonĝas pri palacoj maljun-turaj,
Vibrantaj en pli suna ondspegulo,

Kaj plenaj de florar' kaj musk' lazuraj,
Pli dolĉe, ol pentreble. Vent' rabia!
Laŭ kies voj' sin fendas je teruraj

Abismoj la Atlant', kaj sube ĉia
Marfloro, arboj, kiujn kovras ŝlim'
Sur la kadukaj branĉoj, pro la kria

Konata voĉ' griziĝas de la tim',
Kaj tremas, kaj disfalas. Aŭdu min!

Ho, esti morta branĉ', ke vi min trenus!
Facila nub' por flugi kun vi aere,
Ond', kiu ĝemus vin, sed partoprenus

El via fort', eĉ se malpli libere,
Ol vi, ho Neregebla! Ho, se nur
Mi estus, kiel dum knabec' fiere,

Via kunul' en migroj tra l' Lazur',
Kiam ne ŝajnis vanta fantazi',
Atingi vin en traĉiela kur':

Ne vokus en mizer' vin plenda kri'.
Laŭ nub', ond', branĉo, levu min aere!
Mi falis sur viv-dornojn, sangas mi!

Min ŝarĝ' de horoj klinas, ĉenas tere,
Al vi similan fluge, fajre, fiere.

Min, kiel boskon, igu liro via,
Eĉ se mi estos same sen foli'!
Via tumult', potence harmonia

Nin ambaŭ vekos por aŭtuna kri'
Dolore dolĉa. Ho, Spirit' renversa,
Estu spirito mia! Estu: mi!

Ĉi mortajn pensojn tra l' spac' universa
Dispelu, kiel velkajn branĉojn, por
Akcel' de nova nask'. Sub sorĉo versa,

Kiel fajruj-ardaĵon, ŝutu for
Ĉi vortojn miajn tra la homa gent'!
Estu tra mia lip' trumpetsonor'

Profeta al la dorma ter'! Ho Vent'!
Se vintras, ĉu ne venos jam Printemp'?