JŠnos Vajda
POST DUDEK JAROJ

Kiel sur Montblanc la glacio
Spitanta al la sun', al vent',
Jam mia koro sen pasio,
Sen brul' ripozas en silent'.

Jen vetbrilantaj stel-legioj
Koketas supre sur ĉiel',
Min superŝutas per radioj:
Mi restas frosta sen degel'.

Kelkfoje tamen, dum mallumo,
En revoj de duona dorm',
Sur fea lag' de l' fora juno
Aperas via cigna form'.

Kaj mia kor' nun ekfajreras,
Simile al la Monto kun
Eterna neĝo, se aperas
La transe leviĝanta sun'.