Jaroslav Vrchlický
POST PLUVO


Trarompas jam la Bluo! Diamante
L' boskaj branĉoj riĉas.
Torento ŝaŭmverŝiĝas
En kur' freneza, ride, klaĉe, kante.
La akvoj, ĉu vi aŭdas,
La boskaj branĉoj riĉas.
De l' rokoj eĥe plaŭdas.
Ho ŝajnas, ke starante
En akvoj Pan mem, pri petol' forgese,
Al kap' kaj dors' senĉese,
Fontane
Fluigas akvojn nun kaj ĝojfreneze,
Ravite klakas mane.