Josť Maria de Heredia
PRI ROMPITA MARMORO

Musk' fermis ĝiajn mornajn okulojn, bonanime
Ĉar en la bosk' senkulta ĝi vane serĉus pian
Virginon, kiu verŝus lakton kaj vinon sian
Sur la belnoman teron, kiun ĝi markas lime.

Heder', lupol', viburno, kovrantaj ĝin intime,
Ne scias, envolvante ĉi ruinaĵon dian,
Ĉu Faŭn', Silvano, Hermes, aŭ Pan' ĝi estis iam:
Sur ruba frunto tordas la verdajn kornojn ŝpine.

Sed la radi' oblikva per siaj briloj flataj
Du orajn orbojn metas al ĝiaj vangoj plataj,
Sovaĝvinbero ridas, kiele lipo ruĝa,

Kaj per la bril' facila, ventflustra melodio,
Folioj, vaga ombro kaj per la suno fuĝa,
El la marmor' ruina jen, iĝis viva Dio.