Ĉielon vian kovru, Zeus, Per nubvapor', Kaj, kiel knab' hakanta Kapojn de kardoj, Ekzercu vin je kverkoj kaj montpintoj. Ŝanceli ja ne povas Vi mian teron, Kaj la kabanon, kiun ne vi faris, Fajrujon mian. Pri kies brulo Vi min envias. Sub la sun' mi ne konas Pli mizerajn ol vi, dioj. Sub zorgoj nutras vi Per ofertributoj Kaj preĝo-spiroj Vian majeston, Kaj vi malsatus, se ne estus Infanoj, almozuloj, Stultuloj esperplenaj. Kiam mi estis Infan' naiva kaj senscia, Turnis mi okulojn erarajn Al suno, kvazaŭ supre estus Orel' por aŭdi mian plendon, Kaj kor' kiel mia, Indulgi pri la zorgpremito. Kiu helpis min Kontraŭ senbrido de l' titanoj, Kiu savis de l' morto min, Kaj de l' sklavec'? Ĉu ne vi mem plenumis ĉion. Sankte arda kor'? Kaj ardis june, pie, Trompite, vi eĉ dankon Al la dormanto tie supre! Estimi vin? Pro kio? Ĉu vi mildigis jam dolorojn De angorantoj, Ĉu vi haltigis jam la larmojn De zorgŝarĝitoj? Ĉu do ne forĝis el mi viron La ĉiopova Tempo, Kaj la eterna Fato, Miaj estroj kaj viaj? Jen sidas mi, formas homojn Laŭ propra bildo, Genton al mi similan: Por suferi kaj plori, Por plezuri kaj por ĝoji Kaj por vin ignori, Kiel mi! |