Marie Under
PURIĜO

Ĵete mi jenon-tion forigas,
Voj' pli facilos tiel postnune,
Vivfajrujon de rub' mi purigas,
Kvazaŭ pli june.

Ĉion transŝultren ŝute kaj ŝute
Ĵetas mi kun okul' fermita.
Mi ne domaĝas! For ĉion tute!
Kial ja gardi pri ĉio splita?

Ĉion transŝultren! Plue kaj plue!
Kelko kvazaŭ alkreske sin ligas.
Ĉion memoro gardas ja glue.
Kaj mi nun kvazaŭ min senhaŭtigas.

Kiel amasas aĉaĵoj ĉiaj!
Kvazaŭ rubej' la pasint' kreskegas.
Unun enhavas nur tagoj miaj,
Kvazaŭ infanon nur ĝin mi flegas.

Spaco nun! Freŝo nun! eble — glacia.
Kvazaŭ ripozo. Vasteco. Aero.
For milkapeco kapturne varia.
Do — ĉu fiero?

Golfo de revoj — nur medikamenta
Pika solvaĵo jam por la pupilo.
Plenas de steloj intertegmenta
Spac'. Mi rigardas… Venu trankvilo.

Ĵete mi jenon-tion forigis,
Voj' pli facilos tiel postnune.
Vivfajrujon de rub' mi purigis
Kvazaŭ pli june.