Caius Valerius Catullus
REZIGNACIO

Se plezurigas nin rememori je propraj bonfaroj,
Scii certege ke ni estis honestaj en dev',
Kaj ke pri sankta promes' ni ne pekis, nek federante
Diojn alvokis ni por ĵuron misuzi por tromp':
Restos multa plezur' vivlonge je al vi, Catullus,
El ĉi sendanka rilat', el via ama frenez'.
Ĉar ĉia bono, de hom' por la homoj direbla farebla,
Estis dirata de vi, estis farata de vi.
Ĉio ĉi for. La kredit' ja pereis en koro sendanka.
Kial turmentas vi do tiel kruele vin mem?
Kial kun firma anim' vi ne tiras vin el ĉi pasio,
Por ke jam ĉesu mizer', malgraŭ eĉ dia destin'?
»Malfacilege: subite ĉesigi la amon tre longan.«
Malfacilege ja, sed jen via dev', kiel ajn!
Jen solsola sav': ĝi estas venkakirota,
Faru, se povas vi, kaj se ne povas vi, eĉ!
Dioj, ho, se l' indulg' apartenas al vi, se vi iam
Donis helpon al hom' eĉ je la rando de tomb',
Vidu min en ĉi mizer' kaj se pura mi vivis la vivon,
ŝiru ĉi peston el mi, ŝiru ĉi damnon jam for!
Ve, tiu svena torpor' penetranta tra ĉiuj fibretoj
Pelis jam el mia sin' ĉian kapablon de ĝoj'!
Ho, mi ne petas jam, ke la amon ŝi reciproku,
Nek la neeblon, ke ŝi estu pudora virin':
Fartu mi bone, mi jam ĉi hontindan malsanon ĉesigas.
Dioj! Ho donu al mi tion por mia piec'!