János Arany
SANGJUĜO

Sur fund' de l' Radvány-a arbaro malluma
Benjamon de Bárcz oni trovis en mort'
Kun akra ponardo en kor' lia juna.
»Je Dio! Jen pruvo: terura raport'
Ke fil' mia mortis per murda perfort'!«

En halon armilan lin patro portigas
En ombre malvarma kastel' de l' bien'.
Nek korpon lavigas, nek vestojn ordigas.
Sur korp' sangmakula, taŭzita mien'
Sur la katafalko nun kuŝas li, jen.

Kvar halebardistoj la gardon ektenas.
»Vivante neniu enpaŝu tra l' pord'!«
Sed se la patrino, fratino alvenas
»Priplori lin?« »Estu rifuz' via vort'!
La neobeantojn tuj frapu la mort'!«

De ĉambro al ĉambro vagante sufokas
Obtuzan plorĝemon virina dolor'.
Li mem por sangjuĝo sigele alvokas,
Dum falke avidas suspekt' en la kor'.
«Eksango de l' vundo atestu laŭ mor'!«

La drapoj funebraj sur mur' de l' kastelo
Nenie enlasas radiojn de l' sun'.
Kaj staras ĉe l' korp': krucifikso, kandelo
Pristaldo kaj pastro. En la kandelfum'
Surfluas la korpon la flava vakslum'.

»…La malamikoj alvenu, se estis!«
Kaj ĉiuj vokitaj envenas, laŭ cit'.
Sed vane, senmova la vundo nur restis
Dum paso ilia ĉe l' kapo de l' lit'.
»Nek tiu ĝi estas, nek tiu vokit',

Do kiu?« — malhele la patro ektondras
»Senvenĝe ne fluis la sang' de nobel',
Mi volas lin trafi, kaj eĉ se surmontras
Min mem la akuzo de l' cita sigel',
Jam ĉiun suspektas mi sub la ĉiel'!

Amikoj do venu!« Laŭ patra citvorto
Envenas bravuloj, kun kora dolor',
Ke frapis heroon en sango la morto
Kaj ne en batalo, en kampo de glor'.
Sed eĉ nun ne sangas la vundo de l' kor'.

»Do venu la korto, junul', maljunulo,
Alvenu do Bárcz nun, la tuta vilaĝ'!«
Jen larmo kompata en ĉiu okulo
Pro l' kara sinjoro, rompita junaĝ'.
Ne movas la vundon larmplena vizaĝ'.

»Patrino, fratino do devas alveni!«
Eksonas ekstere patrina lament',
Fratino sin ĵetas por lin ĉirkaŭpreni,
Sed vane, li restas mortinto sen sent'
Kaj nigras la sanga makul' en silent'.

»Trezor' lia venu do laste, porvide,
Sekret-fianĉin', Abigela de Kund.
Ŝi venas. Ponardon rigardas rigide.
Pied' ekradikas. Ŝtoniĝas la frunt'….
Ruĝe ekfluas la sango el vand'.

Nek larmo ruliĝas, nek veo ekbruas,
La neston de l' cerbo ekkaptas ŝi nur.
Ŝiranta turmento nun tie detruas,
En vejnoj ekfrostas la sang' pro terur'.
»Filino! Vi estas murdint' de l' junul'!«

Kaj dum du alvokoj silentas ŝi treme
Kaj kvazaŭ sub sorĉo, kun man' ĉe tempi',
Kaj poste ŝi diras mallaŭte kaj ĝeme:
Mi lin ne mortigis, atestu mem Di',
Sed ja, la ponardon mi donis al li.

Jam amo fidela al li min alligis,
Li sciis, ne estas plu inter ni bar',
Min tamen obstine jes-diri instigis,
Se ne, li sin pikos pro l' ama amar'.
Petole mi donis: do jen, mia kar'.«

Ponardon el vund' ŝi elŝiras senbride
Kun flamaj okuloj, konfuza mien',
Kaj svingas la klingon kaj plore kaj ride
Kun kri' akcipitra forkuras sen ĝen':
Neniu sin riskas je ŝia reten'.

Ŝi kuras ekstere, ne hontas sen fin'
Eĉ danci kaj kanti sur strato.
Kaj gaja la kant': iam estis knabin'
Ludanta kun sia amato,
Samkiel kun muso la kato.