Paul Verlaine
SENTIMENTALA INTERPAROLO

En park' maljuna, frosta kaj silenta
Du ombroj pasis antaŭ temp' momenta.

La lipoj: molaj, la okuloj: mortaj.
En vent' perdiĝas vortoj la malfortaj.

En park' maljuna, frosta kaj senhoma,
Pasinton sian vokis par' fantoma.

Ĉu vi memoras la ekstazajn horojn?
Kial pretendas vi de mi memorojn?

Batas la kor' je mia nom' resone?
Ĉu min en sonĝ' vi vidas ĉiam? Ho, ne

Aĥ, belaj tagoj! dum feliĉon festi
La buŝo tuŝis buŝon! Povas esti.

Aĥ, sub lazuro la esper' giganta!
Venkita, fuĝis ĝi al ĉiel' nigranta.

Kaj ili marŝis sur herbaĵo mola,
Iliajn vortojn aŭdis nokto sola.