Mihail Eminescu
SOLA SOPIR' DE L' SIN'

Sola sopir' de l' sin',
Ke en kvieto granda
La morto trafu min
En loko maro-randa,
Mi sonĝu en trankvil'
Proksime al arbaro
Kaj super vasta maro
Ridetu blua bril'.
Ne volas mi standardon,
Nek estu luksa ĉerk',
El juna branĉ' de kverk'
Pretigu nur brankardon.

Neniu ploru pro la
Mortinto ĉe la kav',
L' aŭtun' susuru sola
En sia velka flav'.
Dum fala riveret'
Enmiksos sian zumon,
La luno verŝu lumon
Tra l' densa branĉo-ret'.
Tintil-sonoron sendu
Per freŝa vent' la greg',
Min sankta tilieg'
Branĉtreme supertendu.

Ne estos senhejmulo
Mi ekde tiu hor',
Mi dronos en la lulo
De dolĉa rememor'.
Steletoj de vesper',
Amikoj miaj karaj
Tra l' ombroj foliaraj
Alridos per fajrer'.
Mar-kanto krudmalmola
Ekĝemos de pasi',
Sed polvo estos mi
En mia tomb' izola.